Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio

Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio (ĉeĥe Český železničářský esperantský svaz, mallongigo ČŽES) estas asocio de esperantistaj fervojistoj fondita la 24-an de oktobro 2009 kiel daŭriganto de Ĉeĥa Fervojista Sekcio.
La asocio estis registrita ĉe Ministerio por Internaj Aferoj de Ĉeĥa Respubliko jam la 23-an de julio 2009.

La membroj samtempe restas membroj ankaŭ de ĈEA, sed la memstareco de la iama fervojista sekcio ebligas pli elastan kaj pli rapidan agadon.

Prezidantoj

2009-2020 Jindřich Tomíšek, honora membro de ĈEA kaj IFEF.

2020- Ladislav Hakl

Membreco en aliaj societoj

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

FISAIC Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj

Fervojistaj kongresoj organizitaj de la asocio

Eksteraj ligiloj