Ü ü
Ü, minuskle ü, litero U kun tremao, estas litero uzata interalie en la alfabetoj germana, hungara, estona, turka kaj azera por redoni IFA-an sonon /y/ ( aŭskulti, malperfekte priskribata kiel "rondigita esperanta i"). Ĝi ankaŭ estas uzata en lingvoj kiel la hispana kaj portugala lingvo (brazila portugala) por montri vokal-memstarecon, ekzemple hispane vergüenza («honto») – kun prononco [berGŬENsa], ne [berGENsa] – kaj portugale tranqüilidade («trankvilo») – kun prononco [trankŭiliDAD], ne [trankiliDAD]. En la brazila portugala, tiu ortografia regulo estis aboliciata la 31-an de decembro 2012.
Cetere: jen la morsa kodo de la litero ü kaj samtempe ankaŭ de la esperanta litero ŭ: aŭskulti.