Ödön Barta [odon], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Ödön estis hungara advokato, parlamentano. Lia origina familia nomo estis Friedman ĝis 1882.
Ödön Barta[1] naskiĝis en 1852 en Berettyószéplak (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Suplacu de Barcău en Rumanio), li mortis la 13-an de novembro 1925 en Budapeŝto.
Biografio
Ödön Barta studis en Luterana Jura Akademio (Eperjes) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto, en la lasta li akiris juran diplomon, poste advokatan licencon. Inter 1881–1904 li estis advokato en Beregszász, poste en Budapeŝto. Inter 1896–1918 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1879 kaj 1881. Li multe strebis pri ekonomia evoluo de Bereg.
Lia kontribuo
- Az osztrák államadóssági járulék megváltásáról.
Fontoj
Referencoj