Nemirinde Éva Vastagh lernis la skulptadon en tiu arta familio dekomence. Ŝi debutis en ekspozicio en 1924 en Arthalo Budapeŝto. En la sekvaj jaroj ŝi prezentis plurajn artaĵojn en ekspozicioj. Ŝi kreis ankaŭ reliefojn, skulptaĵetojn, tombomonumentojn, medalojn. Ŝia ĉefverko estis ornamputo "Sirenoj de Balatono" kreita ĵus antaŭmorte. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1927-1940.