Éric PIOLLE, naskiĝinta la 6-an de januaro 1973 en Paŭo, estas inĝeniero kaj franca politikisto, kiu iĝis urbestro de Grenoblo la 4-an de aprilo 2014.
Vivo
Li diras sin el « katolik-humanista » pensfluo. Li agadis en asocioj lernsubtenantaj kaj defendantaj infanojn el nelaŭleĝe enmigrintaj familioj, kaj ankaŭ kun Pierre Larrouturou, kunfondinto de la Kolektivo Roosevelt.
En 2001, li eklaboris en la firmao Hewlett-Packard [1] kaj en ĝi iĝas kadro en Grenoble. En februaro 2011, lin oni maldungis pro tio, ke li rifuzis starigi labor-translokan planon.
En 2010 li estis elektita en Regiona Konsilio de Isère. Okaze de la municipa baloto de 2014 li venkis en la komunumo Grenoblo, kaj tiel fariĝis la loka urbestro.
Dezirante ne kumuli mandatojn, li anoncis, ke li ne celos la prezidantecon de Grenoble Alpes Métropole, estonta franca teritoria unuo la 1-an de januaro 2015.
Eksteraj ligiloj
Referenco