Élisée Byelongo
|
|
Persona informo
|
|
Élisée BYELONGO Isheloke estas afrika esperantisto. Li estis la unua afrika esperantisto, kies doktoriga disertacio havas sekcion pri Esperanto; li estis kreinto de Eo-kluboj en Nairobo, Zimbabvo kaj Tanzanio, inter ili la Klubo de Paco kaj Frateco, kadre de kiu li instruis la lingvon al centoj da rifuĝintoj en la Tendaro Nyarugu-su, inter 1996 kaj 1998. Pro tio ĉio li ricevis Diplomon pri Elstara Agado dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto de UEA en 2021.[1]
Lia teksto "Kondolenco pro la forpaso de Axel von Blottnitz" aperis en la kolektiva verko Kien Afriko en la 21-a jarcento?.[2]
Ekde la 1-a de aprilo 2021 Élisée Byelongo estas la rektoro de la Universitato Espero de Kongo.[3][4]
Notoj
- ↑ La Kolombo de Paco Alirita la 27an de Julio 2021.
- ↑ Kien Afriko en la 21-a jarcento? Bruno Jaffré: Ĉu viva heredaĵo de la murdita burkina prezidanto Tomaso Sankara aŭ la digneco de Afriko; Tsenay Serequeerhan: Afriko en ŝanĝiĝanta mondo - Ĉu bilando? "Transiro estas la infero" - interparolado kun Denis Goldberg; Augusta Conchiglia: Afriko trans la kliŝoj; Jean Ping: La Afrika Unio marŝas -- Ambicio por la kontinento; André-Michel Essoungou: Afriko moviĝas - Rajtoj de la homo kaj … de la popoloj; Ignacio Ramonet: Afriko diras NE; Anne-Cécile Robert: Kritika parolado - Afriko laŭ la prezidanto Sarkozy; Thomas Deltombe: Negoco, amaskomunikiloj kaj homhelpo - La afrikaj militoj de Vincent Bolloré; Christian Jacquiau: Kiel la Sudo ribelas - Max Havelaar aŭ la ambigueco de la justa komerco; Thomas Deltombe: "Direct 8", tv-kanalo de la industria afrik-optimismo; Jean-Christophe Servant: Investo de Barato en Suda Afriko - Ĉu ĉesigi la suferojn de zambiaj ministoj?; Anne-Cécile Robert: "Malmultaj estas la agrokulturistoj, kiuj kultivas tritikon"; Jörg Goldberg: La ŝtato en Afriko - la fremda monstro; Jeremy Cronin: La nuna ekonomia krizo kaj la perspektivoj de la sudafrika maldekstro; Élisée Byelongo: Kondolenco pro la forpaso de Axel von Blottnitz. Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto, 2010, 157 paĝoj, ISBN 978-2-918300-39-7 (= MAS-libro 46).
- ↑ (eo) Adonis Saliba, La Afrika Komisiono de UEA havas novan kunordiganton Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, Brazila Esperantisto, la 12-an de februaro 2021
- ↑ (eo) Listo de universitataj instruistoj kaj esploristoj, kiuj konas Esperanton