Árpád Sopsits [ŝopŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sopsits Árpád estas hungara reĝisoro, scenaristo.
Árpád Sopsits[1][2] naskiĝis la 2-an de majo 1952 en Szeged.
Biografio
Árpád Sopsits akiris bibliotekistan diplomon en Universitato de Debrecen, poste reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1979. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Fábri (reĝisoro) kaj György Illés. Li laboris en instituto jam post la unua diplomo (1974), poste li reĝisoris en teatroj (Nova Teatro (Budapeŝto) (2003), Nacia Teatro (Budapeŝto) (2006, 2009), Gaja Teatro (2012), Hungaria Germana Teatro (2013)), ankaŭ en filma produktejo. Li ricevis premiojn inter 1990-2017.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Céllövölde (1990) - ankaŭ scenaristo
- Torzók (2001) - ankaŭ scenaristo
- A martfűi rém (2016)
- A Martfüi Rém (televida serio, 4 epizodoj, 2020) - ankaŭ scenaristo
Liaj scenarlibroj (elekto)
- Derengő (1998) - ankaŭ reĝisoro
Liaj filmoj kiel helporeĝisoro
- Angyali üdvözlet (1984)
- Az utolsó kézirat (1987)
Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)
- Légyfogó (1998) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo
Fontoj
Referencoj