Ákos Koroknai [Akoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koroknai Ákos estis hungara arkivisto.
Ákos Koroknai[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1944 (nun 1944-02-25) en Budapeŝto.
Biografio
Ákos Koroknai akiris arkivistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967. Post la diplomo li praktikadis jaron en ŝtata arkivo de Esztergom, poste li laboris en la Hungara Tutlanda Arkivo. Li havis altajn postenojn, eĉ inter 2002 – 2003 li estis arkivestro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1972 kaj li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1997. Li pensiuliĝis en 2006, pli frue li ricevis premiojn en 1998 kaj 2005.
Elektitaj kontribuoj
- Gazdasági és társadalmi viszonyok a dunai és tiszai határőrvidéken a XVIII. század elején (1974)
- A magyarországi tőkés vállalkozók típusai (1979)
- Az 1896. évi választások Délkelet-Dunántúlon (1986)
- Elméleti felvetések a gazdasági iratok makroszintű levéltári értékelésének problematikájához 1989 után (2001)
Fontoj
Referencoj