Zsuzsa Kristyán [ĵuĵa kriŝtjAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kristyán Zsuzsa estis hungara kegloludisto, kvarfoja monda ĉampiono. Ŝia persona nomvarianto estis Zsuzsanna, ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Németh Istvánné aŭ Némethné Kristyán Zsuzsanna.
Zsuzsa Kristyán[1] naskiĝis la 31-an de marto 1956 en Győr, ŝi mortis la 14-an de septembro 2007 en Győr.
Biografio
Zsuzsa Kristyán kreskiĝis kaj loĝis apud la kegleja halo. Ŝia keglista talento frue evidentiĝis. Ŝi estis kegloludisto longe en sia naskiĝurbo, fine en Aŭstrio. Ŝi estis la unua en mondĉampionumoj kvarfoje inter 1986-1996 teame aŭ unuoble komplekse. Ŝi edziniĝis en 1982, poste ŝi naskis filinon.
Memorigiloj
- kegla halo en Győr portas la nomon "Kristyán Zsuzsa" ekde 2021, samtempe memortabulo estis metita
Fontoj
Referencoj