KERESZTES Zoltán (pr. keresteŝ) estas rumanuja hungara publicisto, bibliografo, redaktoro, armenologo naskita en Alba Iulia la 23-an de decembro 1929 kaj mortinta en Kluĵo la 3-an de novembro 1996.
Kariero
Li havigis diplomon de ekonomikisto en Bolyai Tudományegyetem de Kluĵo (1953). Li estis laboristo, radioredaktoro, raportisto (1951–58), poste oficisto de Librodisvastiga Centro de Kluĵo. Post 1991 li aperigis revuon de krucvortenigmoj titolita Keresztes Zoltán Keresztrejtvényei. En 1992 li reaperigis la revuon Arménia.
Libro
- Törd a fejed! (enigmolibro, Kaleidoszkóp 1975).
Fontoj