La unua skriba mencio devenis el 1254. La tiama vilaĝo suferis multe de la turkoj, sed la proksima malgranda Balatono, kiu estas marĉaĵo, donis kaŝejon. La komunumo ricevis rangon kampurbo en la 18-a jarcento. En 1965 ekfunkciis termobanejo, kiu apartenas al la plej gravaj kuraclokoj. Rapide kreskis la feriejaj domoj. En 1981 Zalakaros iĝis grandvilaĝo, en 1997 urbo.