Z 1500 (SNCF)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun MI 2N Altéo.
Z 1500 (SNCF)

En Puteaux (1980)

En Puteaux (1980)
Servado
Fervoja operatoro État / SNCF
Servadojaroj 1930-1985
Produktado
Produktisto Horme et Buire, Alsthom, CEM
Trajtoj
Longeco 19,92 m
Larĝeco 2,95 m
Maksimuma rapido 80 km/h
Pezo 59 t
Elirpovumo 486 kW
Ŝpuro 1 435 mm
Kurenta sistemo 750 V DC per tria relo
vdr

La Z 1500 (SNCF) (kromnomitaj « Standard ») estas malnovaj elektrotrajnoj de antaŭurbaj trajnoj de "Administration des chemins de fer de l'État" (franca ŝtata fervojo) menditaj en 1929. Transiritaj al SNCF en 1938 kaj elservigitaj en 1985, ili priservis fervojliniojn de la okcidento de Parizo.

Priskribo

Skemo

Unuo de elektrotrajno Z 1500 konsistis el motor-vagono plus pasaĝer-vagono. La motor-vagono enhavis grandan stirejon, pakaĵujon kaj 58 dua-klasajn sidlokojn, dum la pasaĝer-vagono enhavis malgrandan stirejon, 44 dua-klasajn kaj 28 unua-klasajn sidlokojn. Ili povis veturi en multoblaj unuoj de 3 aŭ 4.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ