João Belo evoluis en la fruaj 1900-aj jaroj sub la portugaloj. Ĝi estis kunhaveno de Lourenço Marques (nuntempa Maputo) kaj ankaŭ agrikultura kaj industria centroj. En 2000 Limpopo kaŭzis inundon.
Ekonomio
En la apudaĵoj rizo kaj akaĵuo estas produktataj kaj transformataj. Ankaŭ la turismo gravas.
Trafiko
Xai-Xai ne havas flughavenon, sed oni uzas proksiman flughavenon de Maputo. Ĉefvojoj kuras al Maputo kaj Nampula. La urbo havas ankaŭ fervojeton.
Klimato
En Xai-Xai la temperaturo varias inter 12-31 °C. Jare pluvas po 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.