Wu Peng

WU Pengybr/>伍鹏
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 2002 (2002-10-15) (22-jaraĝa)
en Hunano
Ŝtataneco ĉina
Okupo
Okupo rapidgrimpisto
rokogrimpisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

WU Peng[1] (ĉine 伍鹏, pinjine Wǔ Péng, n. la 15-an de oktobro 2002, do nun 22-jara) estas ĉina sporta grimpisto specialiĝinta en rapidecgrimpado. Li gajnis la arĝentan medalon de rapidecgrimpado ĉe la Somera Olimpiko 2024 en Parizo.

Kariero

Wu konkuris ĉe la grimpa mondĉampinado 2023 de la Internacia Federacio de Sporta Grimpado kaj finiĝis en sesa loko. Li finis la grimpan mondpokalan sezonon 2023 septembre de tiu jaro en dua loko, en septembro 2923 ankoraŭ atinginte mondpokalan oran medalon. Monaton poste, li sukcesis pri ora medalo en la Aziaj Ludoj "2022", kiuj pro konsideroj pri la kronvirusa pandemio estis ŝovitaj al oktobro 2023. Kaj en aprilo 2024 li atingis plian mondpokalan oran medalon.

Dum la unua etapo de la olimpika kvalifikiga serio 2024 en Ŝanhajo, Wu finis en dua loko. Li havis la plej rapidan tempon de kvalifikado dum sia unua provo, finiĝante en 4,94 sekundoj. Dum la dua etapo de la olimpika kvalifikiga seri en Budapeŝto, Wu finis en unua loko kun azia rekorda tempo de 4,90 sekundoj, kaj nur 0,04 sekundoj malantaŭ la tiutempa monda rekorda tempo de la usonano Sam Watson, kiu estas pli ol tri jarojn pli juna ol Wu kaj en Budapeŝto ĵus estis 18-jara.

Laŭ siaj rezultoj en la olimpika kvalifikiga rangotabelo li kvalifikiĝis por reprezenti Ĉinion ĉe la Somera olimpiko 2024. Dum la duonfinalo de la vira rapideca konkuro, li venkis mondrekordiston Sam Watson por avanci al la finalo. En la finalo, li gajnis arĝentan medalon kun persona plej bona tempo de 4,77 sekundoj.

Notoj kaj referencoj

  1. Kvankam ĉiu scias, ke principe la litero W ne ekzistas en Esperanto, tamen ĉi-tie kompromise decidiĝis uzi tiun literon el la internacia latinliterigo pinjino - ĉiuj alternativoj bildigi la silabon nur per esperantaj literoj, "Ŭ" aŭ "Vu" aŭ "Ŭu" aŭ "Uŭ", estus pli fuŝaj, ĉar "v" estas tute alia sono kaj la duonvokalo "ŭ" laŭ esperanta logiko kiel konate ne antaŭvidatas sole aŭ en aliaj kombinaĵoj ol "aŭ" kaj "eŭ".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj