WordCrex estas poŝtelefona aplikaĵo simila al la famaj ludoj Skrablo kaj Wordfeud. La versio por iOS estis publikigita en junio 2016 kaj la Android-versio en septembro 2016. La ludo estis prezentita kiel la unua libera justa vorto-defia ludo. WordCrex estis disvolvita fare de du nederlandaj kreaj amikoj Jelle Verwaijen kaj Dimitri Dirkzwager. Ĝi malsimilas de aliaj vortaj ludoj, ĉar la ludantoj uzas la saman aron de sep literoj por formi vortojn. Tial akiri la ĝustajn literojn ne estas decida faktoro. WordCrex estas ludo por pluraj ludantoj. Ludojn oni povas ludi 2-, 3- aŭ 4-ope.
La ludon eblas ludi en 43 lingvoj en ĉirkaŭ 200 landoj haveblaj por preskaŭ 4 miliardoj da homoj. Temas pri la (videoluda) vortludo kun la plej ludeblaj lingvoj. Pli ol Skrablo, kiun eblas ludi en 29 lingvoj kaj Wordfeud (12). Kun speciala fokuso sur la pli malgrandaj lingvoj kiel Esperanto, la eŭska kaj la frisa, WordCrex proponas ludeman kaj edukan manieron lerni kaj provi ĉi tiujn lingvojn.
Eksteraj ligiloj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |