La administrejo, videbla en la informkesto, samtempe ankaŭ estas la loka elementa lernejo. Ĝi en la lerneja jaro 2024-25 havis nur 24 lernejanojn sume en la klasoj 1 ĝis 4, kaj havis unu engaĝitan instruistinon kune por ĉiuj aĝgrupoj.[1] Tiaj vilaĝaj lernejoj iĝas pli kaj pli raraj - ankaŭ por la lernantoj de Wideham supozeble la sekva lerneja jaro 2025-2026 okazos en pli centra lernejo, en novaj lernejaj ĉambroj en Frencq.