Vortoj de Macue Sasaki

Vortoj de Macue Sasaki. Kompilis „Klara Rondeto“. 1934, 125 p. Kolekto de originalaj kaj tradukitaj artikoloj de Sasaki Macue. Respeguliĝas nobla, larĝvida animo, kiu estis malfermita por la suferoj, kiujn kaŭzas mizero, militarismo, virina sklaveco kaj aliaj malbonoj.

Recenzoj

Citaĵo
 S-ino Sasaki (1886-1933) estis unu el la plej fervoraj kaj kuraĝaj pioniroj de nia movado en Japanujo. Ŝi fondis rondon de Esperantistinoj (nomita “Klara” Rondo laŭ Klara Zamenhof), por propagandi Esperanton inter japaninoj: afero neniel facila. Ŝi aparte interesiĝis pri la interna ideo de nia lingvo kaj pri demandoj sociaj. La nuna verko estas kolekto da artikoloj kaj leteroj el ŝia plumo, eldonita de la Rondo post ŝia morto. S-ino Sasaki estis virino altgrade inteligenta kaj aminda (efektive, japana Emma Osmond), kaj la volumo havas pro tio ĉarmon tute propran. 
— La Brita Esperantisto - Numero 362, Junio (1935)