Vombatedoj, vombatoj (Vombatidae), estas familio de Aŭstraliajmarsupiuloj, ordo vombatformaj. Krom vombatoj, el nun vivantaj bestoj al tiu subordo apartenas nur koaloj. Ili estas kompaktaj, muskulozaj kvarpieduloj kaj aspektas iom simile al malgrandaj ursoj. Vombatoj troveblas en arbaroj, montoj kaj erikejoj de sud-orienta Aŭstralio kaj Tasmanio. Ili manĝas herbojn kaj radikojn, kaj fosas kompleksajn ternestojn kun fortaj dentoj kaj ungegoj. La vorto Vombato (wombat) devenas el lingvo de indiĝena tribo Eora, kiu native loĝis en areo de nuna Sidnejo.
Karakterizaĵoj
Korpo de vombato estas profunde adaptinta al vivo en subgrundaj sistemoj de ternestoj. Vombatoj fosas longajn, branĉitajn tuneloj per siaj fortaj ungegoj kaj rodul-similaj antaŭaj dentoj. Unu el kuriozaj adaptiĝoj de vombatoj estas marsupio, kiu malfermiĝas malantaŭen. Pro ĝi la ino povas fosi sen enmeto de tero en sian poŝon kaj sur la idojn. Vombatoj estas plej kutime noktaj aŭ krepuskaj animaloj, sed ili ofte eliras el nestoj dum malvarmaj kaj malserenaj tagoj. Ili emas eviti homojn kaj ne facile observeblas, sed lasas distingaj markoj per rompitaj palisaroj kaj tre karakteraj kubecaj fekaĵoj.
Koloro de vombata felo varias inter oĥra ĝis bruna aŭ inter griza ĝis nigra. Ĉiuj tri nun vivantaj specioj de vombatoj longas ĉ. 1 m kaj pezas inter 20 kaj 35 kg.
Plej kutime, inoj produktas po unu ido printempe, post gravedeca periodo de 20-22 tagoj[2] Ili havas bone disvolvitan marsupion, kie la ido restas dum 6-7 monatoj. Vombatidoj haltas bezoni lakton post 15 monatoj kaj plej ofte estas sekse fekundaj post 18 monatoj.[2]
Ekologio kaj konduto
Vombatoj estas konataj por sia malrapidega metabolismo, kiu helpas al ili travivi en sekaj kondiĉoj. Digesto de vombato averaĝe daŭras 14 tagojn.[2] Pro tio vombatoj movas malrapide kaj emas elekti rektajn vojojn. Ofte por vombato estas pli facile rompi aŭ subfosi palisaron ol ĉirkaŭiri ĝin. Tamen, dum instigo vombatoj povas kuri je rapido de 40 km/h kaj subteni tiun rapidon dum ĉ. 90 sekundoj.[3] Vombatoj protektas siajn teritoriojn ĉirkaŭ siaj ternestoj kaj ofte agreseme reagas al fremduloj. Teritorio de kutima vombato estas averaĝe ĉ. 23 hektaroj, dum teritorioj de aliaj specioj estas ne pli grandaj ol 4 hektaroj.[2]
Dingoj kaj Tasmaniaj diabloj ĉasas vombatojn. Atatkitaj, vombatoj emas kaŝi sin en plej proksima tunelo de ilia ternesto. Vombato havas rondan senvostan pugon, tre malmolan pro granda enhavo de kartilago, kaj por rabobesto estas malfacile kapti ĝin en tunelo. Ofte vombatoj lasas atakanton meti sian kapon en la tunelo kaj poste forte batas ĝin per siaj fortaj malantaŭaj kruroj. Tiuj piedbatoj povas facile kraŝi kranion de atakanto kontraŭ la plafono de la tunelo kaj plej ofte forpelas ĉiujn rabobestojn.[4]
Homoj, kiuj instigas agreson de vombato, estas rekomendataj surgrimpi la arbon kaj atendi, kiam la besto trankviliĝos kaj foriros. Vombatoj povas kaŭzi profundajn vundojn per siaj dentoj kaj ungegoj. Ankaŭ ili povas faligi homon, kaŭzante riskon de rompitaj ostoj.
Specioj
En la aŭstralaziafamilio de vombatoj ekzistas tri nun vivantaj specioj en du genroj:[1]
Vombatoj povas travivi en kapteco kaj eĉ estas dresataj. Oni raportas, ke se vombato lernas fidi homojn, ĝi iĝas tre amikema. En Aŭstralio multaj parkoj, zooj kaj aliaj turistaj lokoj publike demonstras vombatojn, kaj ili estas tre popularoj. Tamen, estas konate, ke vombatoj mankas timon kontraŭ homoj kaj ofte iĝas agresemaj sen evidentaj kialoj. Atakante, ili povas facile faligi plenkreskan homon kaj iliaj longaj, akraj dentoj ofte kaŭzas profundajn vundojn. Naturalisto Harry Frauca raportis, ke foje li ricevis mordon de vombato, kiu estis 2 cm profunda, tra gumaŝuo, pantalono kaj dika lanaŝtrumpeto.
Malsimile al multaj aliaj aŭstraliaj marsupiuloj, vombatoj havas relative grandan cerbon. Ili estas rapide lernantaj kaj havas fortajn instinktojn, kaj tio ebligas ilin facile adaptiĝi al natura medio, eĉ se ili kreskis en kapteco. Vombatoj estas teritoriaj, vast-areaj furaĝuloj, noktuloj kaj havas fortan instinktan emon fosi tunelojn. Tiuj ecoj igas ilin ne taŭgaj por loĝo en homa hejmo.