Volavérunt estas hispana filmo de 1999 reĝisorita de Bigas Luna. Stelulis Aitana Sánchez-Gijón, Penélope Cruz, Jordi Mollà kaj Jorge Perugorría, inter aliaj. La filmo estas bazita super la samnoma romano de Antonio Larreta, al kiu estis atribuita prie la Premio Planeta en 1980.
La filmo estis prezentita ene de la oficiala parto de la Donostia Internacia Filmfestivalo en 1999. Tiukadre Aitana Sánchez-Gijón atingis la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino pro tiu filmo.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La 23an de julio 1802, la Dukino de Alba (Aitana Sánchez-Gijón), la plej riĉa kaj libera virino siatempe, proponas feston por inaŭguri sian novan palacon. La ĉeestantaro estas eksterordinara: la unua ĉefministro Manuel Godoy (Jordi Mollá), la pentristo Francisco de Goya (Jorge Perugorría) kaj Pepita Tudó, amantino de Godoy kaj modelo de Goya de lia plej fama pentraĵo La maja desnuda. Sekvamatene, la Dukino de Alba aperas mortinta en sia lito laŭ misteraj cirkonstancoj. Ŝi estis 40-jaraĝa.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
Komentoj
- La buĝeto de la filmo, unu de la plej altaj en la historio de la hispana kino, ascendis ĝis 1 200 milionoj de pesetoj.
- La titolo Volavérunt (en latino Ili forflugis) estas aludo al gravuraĵo nº 61a de la serio Los caprichos de la hispana pentristo Francisco de Goya, kiu montras flugantan damon subtenita de enigmajn estaĵojn.
Referencoj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Volavérunt (película) en la hispana Vikipedio.