La ĉeesto de virinoj en la Franca Akademio estas freŝdata. La Akademio, fondita en 1635 de Kardinalo de Richelieu akceptis virinon nur en 1980, ŝi estis Marguerite Yourcenar. Se dum 345 jaroj, diversaj kialoj (politikaj, moraj, religiaj, mizoginecaj, ktp.), estis eldiritaj por malpermesi elekton de virinoj, pluraj kandidatiĝoj estiĝis en la antaŭaj jardekoj. Nun, sep virinoj surmetis la kostumon de akademianino ekde 1980, ses el ili sidas tie ekde la morto de la helenistino Jacqueline de Romilly, en 2010. Hélène Carrère d'Encausse estas dumviva sekretariino de la Akademio ekde 1999.