La Vintraj Cikloj estis fama internacia prelegserio organizita de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en la periodo 1973-1981.
La cikloj estis iniciatitaj de Jo Haazen celante altiron de konataj, famaj, eksterlandaj esperantistoj, kiujn La Verda Stelo invitas al Antverpeno por paroladi.
Ĝi igis kompleta sukceso; ne nur pro la internaciaj kontaktoj aŭ rilatoj, sed ankaŭ pro la financa subteno de la ministerio pri kulturo, kiu subvenciis la vojaĝkostojn de la eksterlandanoj, kaj pro la subteno de la urbo Antverpeno kiu ĉiujare per granda afiŝo apud la centra stacidomo anoncis la prelegojn.
Jen superrigardo pri la longa vico de gastoj kaj iliaj prelegoj:
1973-1974
D-ro John C. Wells (Britio): Lingvo kaj Eŭropaj Problemoj
Jean Thierry (Francio): Evoluaj Paŝoj de la Esperanto-Literaturo
D-ro Eddy Frederickx (Belgio): Simileco kaj Diverseco en la Lingvaro
Stefan Maul (Germanio): La Pacideo kaj la lastaj Papoj
Ekde 1981 la tradicio daŭriĝis sub la nomo „Internaciaj Vesperoj". Pro la posedo de propra domo, la eblecoj fariĝis pli grandaj. Tial la Estraro decidis inviti eksterlandan gaston en ĉiu monato de septembro ĝis junio. Sekve la antaŭa titolo „Vintra Ciklo" ne plu taŭgis.