La gepatroj de Setälä estis la ŝtatkonsilanto profesoro doktoro E. N. Setälä kaj la verkistino Helmi Krohn. Setälä fariĝis filozofia magistro en 1922 en la fakoj fiziko, kemio kaj matematiko. Li eniris en la servon de Eldona Akcia Societo Otava en 1922, kaj redaktis interalie praktikan enciklopedion de hejma tekniko kaj arto, krome verkis manlibron de fotoartisto.
Ĉe la lasta domo de Vilho Setälä en Iirislahti de Espoo troviĝas la sola strato laŭ nomo Esperanto en Finnlando, Esperantotie (Esperanto-vojo).
Lia Esperanto-finna vortaro de 1919 estis reviziite reeldonita en 1922 kaj 1934 kaj la ĉefa tiuspeca konsultverko de la intermilita periodo kaj ankoraŭ longe post 1945. Lia alidirekta Plena vortaro Finna-Esperanta kun ĉirkaŭ 32 000 kapvortoj de 1923 daŭre restas pli ampleksa ol la samspeca de Joel Vilkki de 1963 (ĉ. 17 000 kapvortoj).
Verkoj
Esperanta legolibro, 1917 (aperis kvar eldonoj en 18 800 ekzempleroj)
„ Letero al K. Kalocsaj okaze de «moto» aperigita en verko Vojaĝo inter la tempoj.
En la tetero oni klarigas gramatikajn vidpunktojn, kaj ĝia legado estas interesa por ĉiuj kiuj interesiĝas pri tiuj temoj. ”
„ Kolekto de 79 Esperantaj poeziaĵoj kaj prozaĵoj laŭgrade ordigitaj tiele ke ĝi povas esti uzata en kurso de komencantoj por konduki la lernantojn ĝis plena ellerno de nia lingvo. La libro estas rekomendinda kaj uzebla en Esperanto-kursoj de ĉiuj landoj.
La unua eldono de tiu libro (3000 ekzempleroj) estis vendita en la daŭro de unu jaro! Tiu fakto plej klare montras la kreskantan intereson, kiun Esperanto ĝuas en Finnlando. ”
„ Tiu malgranda legolibro jam estas tre ŝatata tiel en Svedujo kiel en Finnlando, kie estas antaŭ unu jaro eldonita finna eldono — la originala. Precipe ĝi estas bona por kursoj, la legaĵoj estas tre facilaj, precipe en la komenco, kelkaj el ili estas ilustritaj. ”