Viktoras estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la origine latina persona nomo Viktoro[1]. Kutima litovlingva mallongiga formo estas Viktas.
Konatuloj kun tiu persona nomo
- Kazimieras Viktoras Banaitis (1896–1963), litova komponisto, interalie de litovlingva opero pri la mitologia paro Jūratė kaj Kastytis
- Viktoras Justickis (naskiĝis en 1941), litova jurista psikologo kaj krimscienculo, profesoro
- Viktoras Muntianas (naskiĝis en 1951), litova politikisto, eksa prezidanto de la nacia litovia parlamento Seimas
- Viktoras Uspaskichas (naskiĝis en 1959), litova entreprenisto kaj politikisto, membro de la Eŭropa Parlamento, eksa nacia ministro pri ekonomio de Litovio
Notoj
- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 372