La vestervalda lagaro etendiĝas kiel onda altebenaĵo inter la montoj de la Hachenburg-a arbaro en la nordo kaj la valo de la rivero Saynbach en la sudo.
Kun 123 hektaroj la lago de Dreifelden estas la plej granda.
Historio
La sep stagnoj estas artefaritaj. Ili estis konstruitaj en la 17a jarcento kaj servis komence al fiŝbredado. La stagnoj apud Dreifelden estas interligitaj per kanaloj, same la stagnoj apud Freilingen.
Kiel dokumento el la 12a jarcento menciis, ke monaĥoj el najbaraj monaĥejoj intensive bredas fiŝojn jam tiam. La monaĥoj konstruis en marĉejo la unuajn grandajn stagnojn, i.a. la „Seeweiher“. Ĉ. 1650 Grafo Friedrich de Wied (1618-1698) pligrandigis la stagnojn kaj konstruigis novajn. Tiel ekestis la sep grandaj fiŝstagnoj kun tuta akvosurfaco de pli ol 1000 germanaj akreoj. La stagnoj ĝis hodiaŭ esta posedo de la princoj el Wied.