Versoj de persoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Kovrilpaĝo de Versoj de persoj, kiun desegnis Babak Torabi
Versoj de persoj estas antologio de originalaj poemoj de naŭ iranaj esperantistoj, kiun redaktis d-ro Kejhan Sajjadpur , unu el la kontribuintaj poetoj. [ 1]
Jorge Camacho pri la libro en Beletra Almanako [ 2] i.a. skribis:
“Jen do antologio senpretenda, inda tamen je atento, plaĉe eldonita…”.
La libro entenas 64 poemojn, trionoj de kiuj antaŭe estis aperintaj en internaciaj revuoj kaj gazetoj kiel Fonto , Monato , Kontakto , Heroldo de Esperanto kaj Irana Esperantisto .
Jen la nomoj de poetoj, kies verkoj aperis en la antologio:
Ŝirin Ahmadnia
Alireza Dowlatshahi (elp. Doŭlatŝahi)
Simin Emrani
Abdolah Hakimneĵad
Ahmad Reza Mamduhi
Narges Goli-Zadeh Monsef
Marjam Nezami
Hejdar Raŝidi
Keyhan Sayadpour (elp. Kejhan Sajjadpur)
Referencoj