Verda psofio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda psofio
Verda psofio
Verda psofio
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Psofiedoj Psophiidae
Bonaparte, 1831
Genro: Psofioj Psophia
Linnaeus, 1758
Specio: Verda psofio Psophia viridis
Spix, 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verda psofio (Psophia viridis) estas birdospecio de la familio Psophiidae. Ĝi estas endemia de Brazilo.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

La taksonomio de Verda psofio estas ne ankoraŭ definitiva. La Internacia Ornitologia Komitato (IOK) atribuas al ĝi tri subspeciojn: nome la nomiga P. v. viridis, P. v. dextralis, kaj P. v. obscura. La taksonomio de Clements disigas kvaran specion el dextralis, nome P. v. interjecta. La Handbook of the Birds of the World de BirdLife International traktas ĉiun el la tri agnoskitaj subspecioj kiel apartaj specioj, nome "la verdflugila", "olivecflugila", kaj "nigraflugila" trumpetistoj respektive. HBW inkludas interjecta kiel subspecio de "olivecflugila".[2][3][4] Konsiderinda pruvaro subtenas la traktado kiel tri specioj.[5][6]

Tiu artikolo sekvas la modelon de la tri subspecioj.

Priskribo

La Verda psofio estas koksimila birdo kun longaj kolo kaj kruroj kaj ĝibdorsa profilo. Ĝi estas 45 ĝis 52 centimetrojn longa. La seksoj estas similaj. Ilia bekokoloro varias de malhelbruna ĝis helverda kaj iliaj kruroj kaj piedoj estas malhelbrunaj ĝis verdete olivecaj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio estas plejparte velure nigretaj kun malhele fumeca olivverda dorso kaj flugilmakulo. Ili havas irizan purpuran makulon sur la malsupra kolo kaj iliaj eksteraj flugilkovriloj havas pinte irizecan purpuron. Subspecio P. v. dextralis (inkluzive de interjecta) havas malhelbrunan dorson kaj flugilmakulon kiu estas olivverda en la fino. Ĝi ne havas irizecon sur la kolo aŭ flugilkovriloj. P. v. obscura estas preskaŭ identa al dextralis sed havas malgrandan kvanton de purpura irizeco sur la malsupra kolo kaj flugilkovriloj.[7]

Referencoj

  1. Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela, eld. (Aŭgusto 2022). "Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin". IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union. Alirita la 30an de Novembro 2022.
  2. Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela, eld. (Aŭgusto 2022). "Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin". IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union. Alirita la 30an de Novembro 2022.
  3. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, and C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el https://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/download/ Alirita la 10an de Novembro, 2022
  4. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Disponebla ĉe: http://datazone.birdlife.org/userfiles/file/Species/Taxonomy/HBW-BirdLife_Checklist_v6_Dec21.zip Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  5. (2009) “A taxonomic review of the Dark-winged Trumpeter Psophia viridis (Aves: Gruiformes: Psophiidae)”, Papéis Avulsos de Zoologia, Universidade de São Paulo 49 (41), p. 547–555. doi:10.1590/S0031-10492009004100001. 
  6. (2011) “A palaeobiogeographic model for biotic diversification within Amazonia over the past three million years”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 279 (1729), p. 681–689. doi:10.1098/rspb.2011.1120. 
  7. del Hoyo, J., P.T. Sherman, G. M. Kirwan, N. Collar, D. A. Christie, kaj C. J. Sharpe (2022). Dark-winged Trumpeter (Psophia viridis), versio 1.1. En Birds of the World (B. K. Keeney, Eldonisto). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. https://doi.org/10.2173/bow.dawtru1.01.1 Alirita la 1an de Decembro, 2022