Verda Lingvo Day Care Centre ("Infanvartejo Verda Lingvo") estas lernejo en Muleba, Regiono Kagera, Tanzanio, fondita en 2021. Ĝi havigas kapablan prizorgadon por lokaj infanoj aĝantaj inter 2 kaj 6 jaroj, precipe tiuj, kies patroj forestas dum la tago por laboro, kaj kiuj ofte havas malbonan aliron al nutraĵo. Ĝi konsistas el du konstruaĵoj. En la lernejo oni instruas legadon kaj skribadon en la svahila kaj la angla, bazan Esperanton, kaj kalkuladon. Ĝi funkcias 10 horojn tage de lundo ĝis vendredo. La infanoj ricevas du manĝojn tage faritajn el rizo, maizo, fruktoj, kaj aliaj ingrediencoj. La lernejo ricevas financan helpon de Rotaria Amikaro de Esperantistoj kaj postulas malaltan kotizon de la gepatroj de la lernejanoj.
Verda Lingvo estis fondita de John Magessa en 2021 sur preĝeja grundo, kaj kreskis de 3 lernejanoj en tiu jaro ĝis 42 en 2024. En 2024 oni informis pri projektoj aĉeti propran terenon por fari pliajn konstruaĵojn, kaj komenci kultivadon de rizo por la uzo de la lernejo sur terpeco luata de Magessa.[1]
Referencoj
- ↑ Breuninger, Emma. 2024. "Nia tre speciala privata postkongreso." Esperanto 1394(10), p. 204-206.