Venta estas rivero de orienta Eŭropo, kiu longas 346 kilometrojn kaj enfluas al la Balta Maro. Venta fluas tra Litovio (168 km) kaj Latvio (178 km).[1]
Vojo
La larĝo de Venta ĉe la limo inter ŝtatoj estas 40-50 m, kaj ĉe la enfluejo de la rivero - 150-200 m. Tial Ventspils, situanta ĉe ĝia enfluejo, fariĝis grava havenurbo de Latvio.
Venta estas navigebla nur de la buŝo ĝis Kuldīga, kie la vojo estas barita de la Ventas Rumba - la plej larĝa natura akvofalo en Eŭropo.[2] Ekde la 17-a jarcento, pluraj provoj estis faritaj por forigi tiun malhelpon aŭ konstrui pretervojon kanalon, sed vane.[3]
Dimensioj
- kompleta longeco: 346 km
- diferenco de alteco: 167 m (0.5 m/km)
- averaĝa akvokvanto ĉe la enfluo en Balta Maro: 93 m³/s
Urboj trafluataj
Interalie la sekvaj urboj troviĝas borde de la rivero:
Bildoj
-
Akvofalo Ventas rumba.
-
La rivereto Abava fluas en Venta.
-
Venta proksime de Krakiai, Litovio.
-
Venta en Kuldīga.
-
Ventspils haveno.
-
Venta buŝo.
-
Vintre proksime de Kuldīga.
-
Proksime de Nīgrande.
Referencoj