Velké Dvorce (germaneGroß Meierhöfen) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Přimda, troviĝanta en distrikto Tachov. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordoriente de Přimda. Estas ĉi tie registritaj 61 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 218 loĝantoj.
Velké Dvorce estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,07 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1591.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
281
1880
258
1890
261
1900
245
1910
285
1921
263
Jaro
Loĝantoj
1930
235
1950
167
1961
171
1970
169
1980
145
1991
195
Jaro
Loĝantoj
2001
222
2011
266
2021
218
Naturrilatoj
Okcidente de la vilaĝo fontas rivero Úhlavka, la plej granda el fiŝlagoj nomiĝas Peklo. Sude de la vilaĝo estas loko, kie oni produktis kalcion por vitrofarejoj.
Transporto
Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/605, kiu estis ĝis finkonstruo de aŭtostrado D5 ĉefa tirŝoseo inter Plzeň kaj limpasejo Rozvadov, do vicoj de kamionoj kaj aŭtomobiloj antaŭ serpentinoj kaj la limpasejo en la 1990-aj jaroj multfoje tuŝis ĝis la vilaĝo. Post la jaro 1989 ĉi tie kelke da jaroj funkciis ankaŭ motoresto Černý kůň kaj mallongtempe hotelo Bílý dům, ambaŭ novaj konstruaĵoj forbrulis.
Memorindaĵoj
Barokan kastelon Velké Dvorce lasis fondi Jan Václav Novohradský el Kolovrat en lasta kvarono de la 17-a jarcento. Pli poste ĝi apartenis al Libštejnidoj el Kolovrat kaj post ili al Kolowrat-Krakowský. La konservitan novbarokan aspekton ĝi akiris dum rekonstruado en la jaroj 1907–1910. Norde de la ĉefa ŝoseo troviĝas kastela parko kaj sur ambaŭ ties flankoj ampleksaj fruktoĝardenoj.