Krom pri ŝia milana origino, la historiaj fontoj reirigas ŝian naskiĝon al la 3-a jarcento ĉirkaŭ. La edzo, Vitalo, romia oficiro, estis mortigita kaj martirigita en urbo Raveno. Valeria, dum la revenvojaĝo al Milano, eble kun la korpo de la edzo, estis atakita kaj kaptita de bando de paganaj rabistoj. Devigita adori ilian dion kaj forĵuri kristanismon, ŝi malakceptis kaj pro tio estis torturita ĝismorte.
La Katolika Eklezio ŝin liturgie memorigas la 28-an de aprilo.