Valdezate estas vilaĝo kaj municipo, kodo-405, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Geografio
Ĝi havas areon de 20.475 km² kun 124 loĝantoj (2021). Valdezate estas je 104 km de Burgoso, je 24 km de Aranda de Duero, kaj je 12 km de Roa de Duero, kaj je 74 km de Valadolido.
Demografio
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Valdezate apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Haza aŭ Aza, ligita ekde la komenco al senjoroj de la familio Lara, poste de Avellaneda kaj finfine al la grafoj de Miranda.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Notoj