Valderaduey [balderaDŬEJ] estas rivero de nordokcidenta Hispanio, alfluanto dekstre de la rivero Doŭro. Ĝi trapasas areojn de la provincoj Leono, Valadolido kaj Zamoro, pli malpli en direkto norde suden.
Historie, la rivero nomiĝis Aratoi kaj de tie deriviĝis al Araduey kaj poste al «Val d'Aratoi» kaj «Valderaduey» (valo de Aratoi). En la jaro 949 tertremo ŝanĝis ĝian akvofluejon.