Ĝi havas areon de 30.985 km² kun 99 loĝantoj (2021). Ĝi distas 27 km de Aranda de Duero kaj 90 km de Burgoso.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua dokumenta mencio de Valdeande aperis en 1037, nome manuskripto de la epoko de Ferdinando la 1-a de Leono.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, arkeologiaj kuŝejoj, la ermitejo, la lavejo ktp.