Vackovec (germaneWatzgenreuth) estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Milhostov, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 2 km sudoriente de Milhostov. Estas ĉi tie registritaj 5 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 21 loĝantoj.
Vackovec estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,35 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1304.
Apud sudorienta rando troviĝas kelke da kilometroj longa korpo de nefinkonstruita Sudetia aŭtostrado. La konstruaĵo estis komencita komence de la dua mondmilito. La ŝoseo devis post la aligo de la ĉeĥa limregiono al Nazia Germanio certigi pli bonan transportan kunigon en la tn. Sudetia govio. La konstruadon komencis solena ekfoso la 7-an de decembro 1938, kiun partoprenis Rudolf Hess kaj Konrad Henlein. Fine de aprilo de 1942 la konstruado estis pro financaj kaŭzoj haltigita. En la postmilita tempo la nefinkonstruita korpo estis lasita al sia sorto.[1]
Komune kun pluaj mofetaj kampoj en la proksima ĉirkaŭaĵo prezentas la regiono de Plesná unu el la plej grandaj teritoriojn kun apero de mofetoj, kiel montron de postvulkana agado en Ĥebio. Mofetoj Bublák estas ankaŭ loko de Geoparko Egerio, la konsisto de Bohemia-bavaria geoparko.[4].
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
101
1880
100
1890
93
1900
69
1910
75
1921
84
Jaro
Loĝantoj
1930
84
1950
44
1961
65
1970
70
1980
48
1991
21
Jaro
Loĝantoj
2001
24
2011
26
2021
21
Memorindaĵoj
Baroka kruco kun korpo de Kristo, Dolora Virgulino Maria kaj du anĝeloj