Vösendorf estas komunumo de Aŭstrio, kiu konsidereblas antaŭurbo de Vieno. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj al la distrikto Mödling - kaj situas en la orienta parto de la distrikto, iom oriente de la historiaj limoj de la pejzaĝo Viena Arbaro. Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Fine de 2018 en la komunumo vivis 6 990 loĝantoj.
Eksteraj ligiloj