Urba municipo Nov-Gorico (sloveneMestna občina Nova Gorica) estas unu el la 212 municipoj en la eŭropa landoSlovenio kaj unu el 11 urbaj municipoj de la lando. Ĝi situas en la regiono Goriška. La administra centro estas la urbo Nov-Gorico. La municipo konsistas el 45 setlejoj (vidu sube). Komence de 2014 ĝi havis 31 773 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2024 en ĝi vivis 31 956 loĝantoj sur areo de 280 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 114 loĝantoj/km².
Konsisto
La municipo konsistas el la sekvaj loĝlokoj aŭ urbodistriktoj: Ajševica, Banjšice, Bate, Branik, Brdo, Budihni, Čepovan, Dornberk, Draga, Dragovica, Gradišče nad Prvačino, Grgar, Grgarske Ravne, Kromberk, Lazna, Loke, Lokovec, Lokve, Nemci, Nov-Gorico (Nova Gorica), Osek, Ozeljan, Pedrovo, Podgozd, Potok pri Dornberku, Preserje, Pristava, Prvačina, Ravnica, Rožna Dolina, Saksid, Solkan, Spodnja Branica, Stara Gora, Steske, Sveta Gora, Šempas, Šmaver, Šmihel, Tabor, Trnovo, Vitovlje, Voglarji, Zalošče kaj Zavrh.
Loko, priskribo
Občina kuŝas en la okcidento de la ŝtato, ĉe la limo kun Italio. Aera linio ĉirkaŭ 65 km de Ljubljana.