Uragano Elena estis la nomo de du atlantikaj uraganoj, en 1965 kaj 1985 respektive. La dua estis pli grava kaj forta.
Uragano Elena (1965)
La unua Elena estis malforta uragano ("kategorio 1") kiu daŭris de la 12a ĝis la 18a de oktobro en meza-orienta Atlantiko atingante finfine maksimumajn ventrapidojn de ĉ. 130 km/h kaj barometran premnivelon de 977 mbar (hPa).
Uragano Elena (1985)
Uragano Elena
|
|
Elena la 1-an de septembro 1985
|
Aperis
|
la 28-an de aŭgusto 1985
|
Malaperis
|
la 4-an de septembro 1985
|
Plej rapidaj ventoj
|
205 km/h (125 mejloj/h)
|
Plej malalta aerpremo
|
953 mbar (hPa); 28,14 inHg
|
Homaj mortoj
|
9
|
Damaĝoj
|
ekvivalento de 1,3 miliardoj da usonaj dolaroj
|
Trafitaj landoj
|
Usono
|
|
La dua, pli grava (kategorio 3) uragano Elena formiĝis proksime de Kubo la 28-an de aŭgusto 1985 kaj disiĝis en suda Usono je la 4-a de septembro. Ĝis kaŭzis damaĝojn, plejparte en Florido kaj aliaj partoj de Usono laŭ la bordo de la Meksika Golfo, je valoro de pli ol 1,3 miliardoj da tiamaj usonaj dolaroj, kaj mortigis naŭ homojn. Ĝiaj ventoj atingis rapidon de 205 km/h, kaj barometra premo atingis 953 mbar (hPa). Post tiu ŝtormego oni emeritigis la nomon uraganan Elena, substituante Erika.[1]
Referencoj
- ↑ Bazita sur kelkaj artikoloj en la angla Vikipedio, koncizigite