La unua steleo de Lombera estas granda disko-forma kantabra steleo trovita en 1937 en la kvartalo Lombera (municipoLos Corrales de Buelna, en Kantabrio). Ĝia diametro estas 1.9 metroj kaj ĝia dikeco estas 0.27 m. Ĝi estis rekonstruita el diversaj pecoj trovitaj.
Sur ĝi gravuriĝis anelo kun ses kurbaj segmentoj, kiuj reprezentas la lunkvaronojn, inter du samcentraj cirkonferencoj. En reverso, estas anelo el kiu kreskas kvin-braka kurba svastiko. La stelebordo estas reliefa.