Unua Legolibro estas Esperanta legolibro verkita de Norbert Barthelmess. Ĝi aperis 101-paĝa ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda el Parizo en la jaro 1932. Enhavo: Anekdotoj, Pensigaj rakontoj, Paĝoj de l' rido, La lingvo kaj ĝia vivo, Priskriboj kaj La scienco kaj la instruo. Lingvaj rimarkoj sub la legaĵoj.
Recenzoj
|
| „ Legaĵo en ses partoj: Anekdotoj, Rakontetoj, Spritaĵo, Lingvo kaj Vivo, Priskriboj, Scienco kaj Instruo, kun lingvaj notoj. La malkara prezo eble kompensos la iom malbonan paperon
kaj tre malbelajn bildojn. La enhavo estas lingve bona: ĝi plaĉos aŭ ne laŭ la sinteno de la leganto al literaturo revolucia kaj ateista. ” | — La Brita Esperantisto - Numero 327, Julio (1932) |
|
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj