Zanzibaro aŭ Unguĵo (svahileUnguja) estas insulo en la Hinda Oceano, antaŭ la bordo de Tanganjikio. Kune kun insulo Pembo kaj kelkaj insuletoj ĝi konsistigas la iaman landon, nun federacian provincon Zanzibaro, kiu apartenas al Tanzanio (la silabo zan en la nomo de la ŝtato venas de la vorto Zanzibar).
Urbo Zanzibaro, la ĉefurbo de Urba-Okcidenta Unguĵo, estas konsiderata ankaŭ la ĉefurbo de la insulo.
Zanzibaro/Unguĵo havas areon de 1.651 km². Laŭ censo de 2002 ĝi havis ĉirkaŭ 625.000 loĝantojn, el kiuj pli ol duono vivas en aŭ ĉirkaŭ la ĉefurbo. En iuj fontoj eblas trovi, ke Zanzibaro havas ĉirkaŭ milionon da loĝantoj: en tiuj kazoj temas pri Unguĵo kaj Pembo kune.
Unguĵo, Pembo kaj Mafia foje estas nomataj la Spicaj Insuloj.
La Markolo de Zanzibaro estas markolo, kiu apartigas la insulon Unguĵo el ĉeftera Tanzanio.