Ugrasrava Sauti aŭ Ugrashravas Sauti (en Sanskrito: उग्रश्रवस् सौती, ankaŭ Ugraśravas, Sauti, Sūta, Śri Sūta, Suta Goswami) estis la rakontanto de kelkaj Puranoj, kiel Mahabarato,[1]Bagavata Purano,[2][3]Harivamsa,[4]Brahmavaivarta Purana, kaj Padma Purana,[5] kun la rakontoj tipe okazantaj antaŭ la saĝuloj arigitaj en la Arbaro Najmiŝo. Li estis la filo de Lomaharŝana (aŭ Romaharŝana),[4] kaj disĉiplo de Vjaso, nome aŭtoro de Mahabarato. Ugrasrava estis Sutā laŭ kasto, ĉar li naskiĝis el Brahmana patro kaj Kshatrija patrino.[6] Ugrasrava estis bardo de Purana literaturo.[7]
La tuta eposo Mahabarato estis strukturita kiel dialogo inter Ugrasrava Sauti (la rakontisto) kaj saĝulo Saunaka (la rakontito). La rakonto (Bharata) de historio de Barataj reĝoj fare de saĝulo Vajŝampajano al Kurua reĝo Ĝanameĝaja estis trempita ene de tiu rakonto de Ugrasrava Sauti. La rakonto de Vajŝampajano (Jaya) siavice enhavas la rakonton de la Milito de Kurukŝetro fare de Sanjaĝo al la Kurua reĝo Dritaraŝtro. Tiel Mahabarato havas historion ene de historion kiel strukturo.