Proksime troviĝis antaŭromia kastro de la popolo de arevakoj, kio indikas la antikvecon de setlejoj en tiu la teritorio de tiu municipo. En la 12-a jarcento ĝi iĝis posedo de la Episkopo de Segovio. Ties merkato kaj centro de komunikvojoj en la Mezepoko indikas la gravon de la tiama vilaĝo.
La 24-an de julio de 1965 enorma incendio akcidenta elirinta el forĝejo kaj plifortigita per forta vento detruis centon da loĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, senhejmigante ĉirkaŭ 60 familiojn.[3]
Vidindaĵoj
Ĉefa vidindaĵo estas la kastelo-preĝejo de Turégano, krom la placo, kaj alia preĝejo.
Referencoj
↑[1]Arkivigite je 2012-06-28 per la retarkivo Wayback Machine Variaciones de los municipios de España desde 1842. Ministerio de Administraciones Públicas, alirita la 8-an de februaro de 2013