La Trolebusa transporto en Sarajevo (bosneSarajevski trolejbusi) estas trolebussistemo en la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, Sarajevo. La posedanto de la trolebuso estas "Javno komunalno preduzeće – Gradski saobraćaj Sarajevo", kiu ankaŭ organizas publikan transporton en Sarajevo. La trolebusreto en Sarajevo estis malfermita en 1984, tiel kompletigante la urban trafikon en la urbo kune kun la tramreto.