Trivignano Udinese - prononco [tribiNJAno udiNEse] aŭ nur Trivignano, jen itale, friule Trivignan - estas komunumo en la pleja oriento de Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 555 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Teodoro, pri kiu ne pli konatas ol ke li estis kristana martiro el la katakomboj de Romo. Najbaras la komunumoj Chiopris-Viscone, Manzano, Palmanova, Pavia di Udine, San Giovanni al Natisone, San Vito al Torre kaj Santa Maria la Longa.
Eksteraj ligiloj