Trezorejo Sankta Ludgero

Tiel nomata kaliko de Sankta Ludgero en la trezorejo de Essen-Werden

La Trezorejo Sankta Ludgero estas kolekto prizorgata laŭ muzeaj principoj en Essen-Werden. Ĝi loĝigas restaĵojn de la trezoro de la iama benediktana abatejo Werden, la nuna preĝejo Sankta Ludgero.

En la kolekto troviĝas proksimume 90 artverkoj. Al la ekspoziciaĵoj apartenas la Krucifikso de Helmstedt, ankaŭ nomata Krucifikso de Werden. Kesteto por konsekritaj hostioj el eburo devenanta el la kvina aŭ sesa jarcento montras unu el la plej malnovaj prezentadoj de la naskiĝo. Ekde 1979 la kolekto estas publike alirebla.

Literaturo

  • Victor H. Elbern: Die Kirchen in Werden und ihre Kunstschätze. 4-a eldono Essen-Werden, 1977.
  • Victor H. Elbern: Vivorum lapidum locus. Zur Eröffnung der Schatzkammer bei der Propsteikirche St. Ludgerus. en: Das Münster am Hellweg 33, 1980, pj. 95-102.
  • Victor H. Elbern: Die Schatzkammer der Propsteikirche St. Ludgerus in Werden. Essen-Werden 1984.

Eksteraj ligiloj

51.3878557.005168