Plej ofte, la energio estas kondukita pere de dentoĉeno, konata ankaŭ kiel konduka ĉeno aŭ transmisiĉeno,[1] pasante ĉirkaŭ pinjono, kun la dentoj de la pinjono kongruantaj kun la truoj de la ligiloj de la ĉeno (inter ĉeneroj). La pinjono turniĝas, kaj tio pelas la ĉenon metante mekanikan forton en la sistemon. Alia tipo de transmisiĉeno estas la ĉeno de Morse, inventita de la Morse Chain Company de Ithaca (Nov-Jorkio), Usono. Tiu havas invertitajn dentojn.[2]
Foje la energio estas produktata per simpla rotacio de la ĉeno, kiu povas esti uzata por levi aŭ treni objektojn. En aliaj situacioj, dua rado estas metita kaj la energio estas rekuperata ligante bastonojn aŭ kernojn al tiu nova rado. Kvankam pinjonoj estas ofte simple ovalajn "cirkloj", ili povas ankaŭ iri ĉirkaŭ anguloj metante pli ol du pinjonojn laŭlonge de la ĉeno; pinjonoj kiuj ne metas energion en la sistemo aŭ transmisias ĝin estas ĝenerale konataj kiel bremsoradoj. Variante la diametrojn de la produktantaj kaj ricevantaj pinjonoj rilate unu al la alia, la energia proporcio povas esti ŝanĝita. Por ekzemplo, kiam la pinjonoj de la biciklaj pedaloj rotacias unufoje, tio okazigas ke la pinjono kiu kondukas la radojn rotacias pli ol unu revolucion[klarigu].