Tramtransporto en Bytom (poleTramwaje w Bytomiu) estas elemento de la tramtransporto en kunurbaĵo de Supra Silezio, kiu funkcias en Bytom ekde 1894. La tramreto ligas la distriktojn Bobrek, Łagiewniki, Rozbark, Stroszek-Dąbrowa Miejska, Szombierki kaj Śródmieście, kaj en la pasinteco tiu reto atingis ankaŭ la sekvajn distriktojn: Karb, Miechowice kaj Stolarzowice.
Tiu ĉi reto apartenas al "Tramwaje Śląskie". Ĝi havas radian karakteron kun sia koncentriĝo sur placo Sikorski, de kie la linioj iras en ses direktojn. En Bytom troviĝas deponejo, kiu apartenas al Komunikadistrikto n-ro 3 de Tramwaje Śląskie.