Tramtransporto en Ĥarkivo (ukraineХарківський трамвай) estas parto de la publika transportsistemo de la dua plej granda urbo de Ukrainio. La tramsistemo havas "Rusian traklarĝon" de 1 524 mm (5 ft). La tramreto estas konstruita preskaŭ ekskluzive sur la stratoj de Ĥarkivo, igante ĝin tradicia tramsistemo. La reto konsistas preskaŭ ekskluzive el duobla trako. En la plej multaj partoj la trakoj estas apartigitaj de alia strattrafiko, dum aliloke trakoj kuŝas sur vojoj kiujn aŭtoj kaj busoj ankaŭ povas uzi.