La Traktato de Campo Formio (nuntempe Campoformido) estis subskribita la 18an de Oktobro 1797 (27a Vendémiaire VI) de Napoleono Bonaparte kaj la grafo Filipo von Cobenzl kiel reprezentantoj de la Franca Respubliko kaj de la Aŭstria monarkio, respektive.[1][2] Tiu traktato sekvis post la Traktato de Leoben (18a de Aprilo 1797), kiu estis trudita al la Habsburgoj pro la venkoj de Napoleono en la kampanjo de Italio. Ĝi definitive finigis la Unuan Koalicio-Militon kaj lasis Grandan Brition luktanta sola kontraŭ la revolucia Francio.
Tiu traktato, en sia publika artikolaro, koncernis nur Francion kaj Aŭstrion. Ĝi alvokis por Kongreso de Rastatt por negocadi finan pacon por la Sankta Romia Imperio. En sia sekreta artikolaro, Aŭstrio, kiel persona ŝtato de la Imperiestro, promesis labori kun Francio por certigi la okazigon de la kongreso. Tiu kongreso malsukcesis atingi pacon komence de 1799 kaj la 12an de Marto Francio deklaris militon dekonve kontraŭ Aŭstrio. Tiu nova milito, nome Milito de la Dua Koalicio, finis per la Paco de Lunéville, nome paco por la tuta Imperio, en 1801.
Perocco, Guido & Antonio Salvadori (1986). Civiltà di Venezia, Volume 3: l’età moderna. Venezia: Stamperia di Venezia.
Lefebvre, Georges (1964). The French Revolution, Volume II From 1793–1799. New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-02519-X. Alirita en 2011-01-07.
Jones, Colin (2002). The Great Nation: France from Louis XV to Napoleon 1715–99. New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-12882-7.
Schroeder, Paul W. (1996). The Transformation of European Politics 1763–1848. Oxford University Press.