La Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkivo estas armeatombejo en Ĥarkivo. Ĝi troviĝas en arbara kvartalo Pjatiĥatki kaj estis konstruata en la jaroj 1999–2000 laŭ projekto de la pola skulptisto Zdzisław Pidek.
En 1969 lokaj infanoj malkovris ĉi tie tombojn, sed ĉefo de KGBJurij Andropov ordonis viŝi ĉiajn spurojn de la murdo de poloj. Nur en 1991 dum enkonduka elterigo oni trovis du amasajn tombojn. La tria kaj fina elterigo okazis en 1995.
En 2003 aperis "Księga Cmentarna" (La Libro de la Tombejo) de la tombejo en Ĥarkivo, kun listo de entombigitaj viktimoj de la masakro de Katin kune kun mallongaj biografioj (sume de 3812 nomoj).